Deniso Ĉiĉerin, admirinda despoto

“Se vi deziras kompreni Ĉiĉerin, jen liaj trajtoj!... Pro kruteco de sia karaktero, la justama estro facile superis limojn de la povo; sed malgraŭ arbitreco, kiu faris lin terura en la popolaj rakontoj de la lando, li rapide mildiĝis, en konversacio afablis, ŝatis gajan pasigon de tempo… Nomo lia kiel klasika konserviĝas en la memoro de Siberio”
Petro Slovcov, Historia skizo de Siberio

Siberio de la 18a jarcento vidis multajn elstarulojn, lasintaj spuron en la rusia historio. Oni rakontis legendojn pri disfloro kaj kraŝo de la unua siberia guberniestro Mateo Gagarin. Kiel aventura romano aspektis la sorto de Teodoro Sojmonov, kiu unuafoje venis al Siberio en katenoj kaj revenis kiel guberniestro. Sed neniu lasis en la memoro de lokanoj bildon tiom kontraŭdiran, ke ĝis nun iuj konsideras lin maliculo kaj arbitrulo kun sadismaj trajtoj, dum aliaj vidas en li talentan administranton, senlacan zorgemulon pri la popola bonfarto. Do kiu li estis – siberia guberniestro Deniso Ĉiĉerin?

Gvardiano
La malkutiman familinomon nia heroo ricevis de siaj eŭropaj prauloj – italaj grafoj Chicherini. En 1472 unu el ili venis al Rusio kiel akompano de la estonta carino Sofia, filino de la lasta bizanca imperiestro Thomas Palaiologos. Baldaŭ la italaj alvenintoj edziĝis al rusinoj, dungiĝis ĉe la ŝtata servo kaj tute rusiĝis. Dum la regado de Petro la Granda unu el ili iĝis kolonelo kaj komendanto de Poltavo. En 1720 li naskigis filon, kies nomon oni poste prononcos estimoplene – Deniso Ĉiĉerin.

Deniso Ĉiĉerin

Post sia 15-jariĝo li estis registrita ĉe la lejb-gvardia Semjonov-regimento – laŭ la nova tradicio, lanĉita de Petro la 1a, ĉiu nobelo devis servi al la ŝtato. La militista kariero de la juna Ĉiĉerin estis sukcesa: en siaj 35 jaroj li jam estis kapitano kaj plurfoje plenumis “gravajn taskojn” de la kortego. Des pli peza estis por li sortobato, okazinta la 1an de februaro 1762 – maldungo. Oni ordonis al Ĉiĉerin lasi la servon kaj sekvi al sia hereda bieno Ilinskoje (apud urbo Belov en Tula gubernio). La brava gvardiano, plena je fortoj kaj ambicioj, falis en abismon de teda kampara vivo. Apenaŭ grave mildigis la katastrofon donaco forme de sekva militista rango – li iĝis premiero-majoro.

Petro la 3a

Nova imperiestro Petro la 3a subskribis la eksigan ukazon en la unua tago de sia kontraŭdira regado. Historiistoj ĝis nun ne komprenas kialojn de la neatendita malfavoro. Ĉu ĝin kaŭzis kaŝludoj de malamikoj, kiuj multiĝis dum lia kortega servo? Aŭ ĉu komenciĝis plia divido de potenco kadre de lukto por influo al la nova imperiestro, ankoraŭ juna kaj sensperta? Eble la brulkapa gvardiano simple diris ion senpripense kaj perdiĝis en labirintoj de palaca “amikeco” – kiu scias?
Cetere la sorto favoris al li. La regado de Petro la 3a estis inter la plej mallongaj en la rusia historio. Post malpli ol unu jaro li estis eltronigita sekve de plia ŝtatrenverso kaj baldaŭ pereis ĉe  malklaraj cirkonstancoj en sia eksterurba rezidejo. La tronon okupis lia agema edzino, kiu deklaris sin Ekaterina la 2a.

Ekaterina la 2a

La malfavoro de nia heroo finiĝis en aprilo 1763, kiam li ricevis permeson reveni al la servo. Tamen baldaŭ li devos lasi la ŝatatan gvardion, kiu tiutempe iĝis produktejo de ŝtatoficistoj. La 10an de aŭgusto 1763 Deniso Ĉiĉerin estis nomumita general-majoro kaj iĝis guberniestro de Siberio.

Favorato
Ekde la unuaj tagoj Deniso Ĉiĉerin ĝuis favoron de la imperiestrino. Dum lia regado potenco de la siberia guberniestro, kiu jam antaŭe havis grandajn rajtojn, iĝis preskaŭ senlima. Al li subiĝis ĉiuj deplojitaj en la gubernio armeaj trupoj kaj li ricevis rajton laŭ sia bontrovo doni al subuloj oficirajn rangojn ĝis kapitano. Krome sub lian aŭtoritaton transiris la ŝtataj koĉeroj, doganejoj kaj magistratoj, kiuj antaŭe subiĝis rekte al centraj administracioj en Sankt-Peterburgo. La Siberia prikazo ne plu nomumis distriktestrojn – tiu rajto estis transdonita al la guberniestro.
Povo de la siberia potenculo atingis apogeon en januaro 1764. Tiam li sin turnis al la imperiestrino kun peto nuligi por Siberio ukazon “pri nepafado de bestoj kaj birdoj printempe”, klarigante ke la ĉasado gravas por lokanoj. Responde Ekaterina la 2a ne nur konsentis kun liaj argumentoj, sed eĉ permesis plu informi ŝin pri ordonoj kaj ukazoj, kies plenumo laŭ opinio de Ĉiĉerin estos malutila al Siberio.
Deniso Ĉiĉerin racie uzis la akiritan povon. Kiel filo de la klerisma epoko, li malfermis en Tobolsko geodezian lernejon, establis apotekon, konstruigis brikan hospitalon kaj fondis labordomon, kie ekzelitoj povis perlabori monon por sia vivo. Danke al liaj klopodoj en Tobolsko aperis la unua bankoficejo kun kapitalo pli ol miliono da asignaciaj rubloj.
Specialan atenton de la guberniestro bezonis Orienta Siberio, kies mastrumado postulis grandegajn resursojn. Inter la ĉefaj obstakloj estis subevoluinta transporta sistemo kaj malsufiĉo de loĝantaro. Vojo de Tobolsko al Irkutsko estis neglektita kaj preskaŭ tute senhoma. En iuj lokoj por atingi sekvan vintruman stacion (dometon kun ĉevalejo) vojaĝantoj devis trapasi laŭ neĝkovrita stepo 150 ĝis 200 verstojn.

Mapo de Tobolska regiono

Unue oni proponis enloĝigi laŭlonge de la vojo ekzilitojn, sed Ĉiĉerin rifuzis tion. Punlaboruloj estis malsufiĉaj tiucele kaj krome li ne deziris taskigi pri plenumado de tiom grava devo la krimulojn kun brulmarkoj sur fruntoj. Anstataŭe li sin turnis al Ekaterina la Granda kun peto anstataŭ armea servo setligi ĉe la vojo rekrutotajn siberianojn kun iliaj familioj. Tiuj setlantoj estis adiciataj el la nombro de la rekrutoj, kiujn Siberio devis liveri al la armeo. Plian fojon la imperiestrino akceptis ideon de sia favorato.

Siberia landvojo

Rezulte de tio en kelkaj jaroj la Siberia landvojo estis rekonstruita kaj enloĝigita. Poste al setlantoj-kamparanoj oni aldonis iom da ekzilitoj, kiuj jam ne povis fuŝi la ĝeneralan bildon. Laŭ tuta longo de la vojo aperis reto da poŝtaj stacioj, kiuj troviĝis ne pli ol 25 verstojn for unu de alia. Rimarkindas, ke setligo de unu familio kostis ne pli ol 20 kopekojn kaj eĉ tiuj groŝoj estis poste redonitaj al la ŝtato.

Siberia landvojo


Demografia problemo, kaŭzita de neevitebla en tiaj kondiĉoj dominado de viroj super inoj estis decidita same rapide – en la gvardia stilo. Laŭ insisto de la guberniestro, tobolska episkopo Varlaam malpermesis al sacerdotoj edzinigi vidvinojn kaj filinojn de ekzilitoj al iuj ajn liberaj homoj. En tia kazo ili havos malpli da tento fuĝi de sia setlejo, opiniis Ĉiĉerin. Al la tjumena vojevodo li ordonis kolekti kaj venigi sub eskorto al la gubernia kancelario ĉiujn “senlaborajn senhomajn inojn, taŭgajn por edziniĝo” – por poste sendi ilin al landlimaj vilaĝoj.

Aleutaj insuloj


Deniso Ĉiĉerin multe klopodis pri vastigo de la limoj de la imperio. Li helpis al ekspedicio de Petro Krenicin kaj Miĥail Levaŝov, sekve de kiu al la rusa imperiestrino ĵuris loĝantoj de la Aleutaj insuloj. La guberniestro ne nur donis al la vojaĝantoj homojn, manĝaĵojn kaj ŝipojn, sed ankaŭ rakontis pri vera celo de tiu ĉi sekreta ekspedicio. Ĝian signifon plej trafe atestas la vortoj de Ekaterina la 2a, kiu aŭtune 1765 skribis al Ĉiĉerin: “Mi senpacience atendas, kio okazos poste”.

Aleuta loĝejo

Poste okazis multaj aferoj – ĝojaj kaj malaj. La kuraĝaj maristoj spertis ŝiprompiĝojn, vintrumis inter sovaĝaj triboj, suferis skorbuton, sed ĉiam obstine revenis al maro por plenumi ordonon de la imperiestrino. Ili revenis sep jarojn poste, pli ĝuste li revenis, ĉar en 1771 Miĥail Levaŝov venis al Sankt-Peterburgo sola. Lia kamarado Petro Krenicin pereis en kelkajn monatojn antaŭe, transversiĝinte en boato apud la bordoj de Kamĉatko.


La postvivintoj ricevis sekvajn rangojn kaj premiojn, la mortintoj… ili ricevis lignajn tombokrucojn sur foraj insuloj kaj bonan rememoron de la dankemaj posteuloj. La imperio vastiĝis, englutante novajn terojn, kaj kion signifis por ĝi homa vivo?

Kristano
Apenaŭ eblas dubi pri kristanaj sentoj de nia heroo. Deniso Ĉiĉerin estis normala kredanto. Li kredis je dio, preĝis, komuniis kaj fastis, do faris ĉion necesan por esti konsiderata bona kristano. Tamen por li la Rusa ortodoksa eklezio estis nura parto de la ŝtata mekanismo, kies ĉefa celo estis ne spirita meditado kaj serĉado de la vero, sed prizorgado en la popolo de “bona konduto kaj obeemo”. Dum la regado de Petro la Granda, la eklezio transformiĝis en ordinara administracio, financata de la ŝtato kaj plenumanta ŝtatajn ordonojn. Eĉ konfeso ne plu estis sekreto – oni ordonis al sacerdotoj denunci la konfesitajn “komplotojn kontraŭ la ŝtato kaj imperiestro”.

Paŭlo Konuskeviĉ

Do ne mirindas ke la nova reganto de Siberio malakordiĝis kun ĝia spirita ĉefo – mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ, kiu nemalmulte ĝenis jam lian antaŭulon Teodoron Sojmonov. La ĉefa obstakloŝtono en la rilato de la spirita kaj laika aŭtoritatoj iĝis la malnovritanoj. En la tempo de Ekaterina la 2a jam tute evidentiĝis, ke politiko de kruelaj reprezalioj kontraŭ ili estis senfrukta kaj fakte fiaskis. La sola “atingo” de tiu religia teroro estis fuĝo de dekmiloj da skismanoj al la randoj de la imperio – en Siberion, Altajon, Pollandon.

Malnovritana ikono

Provoj obeigi la malnovritanojn per kruda perforto estigis “brulojn” – amasajn membruligojn. La plej terura “brulo” okazis nokte al la 6a de januaro 1679. Tiam ĉe rivero Berjozovka, 12 verstojn de Jalutorovsko bruligis sin vivaj preskaŭ 2700 malnovritanoj kaj la tuta Jalutorovska distrikto por kelkaj jaroj senhomiĝis.

Frizisto perforte fortondas babron de malnovritano

Sed eĉ tiu ĉi tragedio nenion instruis al la ortodoksaj altranguloj, do la religia persekutado daŭris. La rezulto estis la sama. Ekzemple la 23an de julio en vilaĝo Luĉinkino (Tjumena distrikto) pereis en fajro ĉirkaŭ 200 malnovritanoj. Dek jarojn poste, en februaro 1763 sin bruligis pli ol 500 kamparanoj kaj ŝtataj koĉeroj en vilaĝo Kulakova.

Malnovritana sinbruligo

Ne mirinde, ke la nova guberniestro ekde komenco malfavoris la mitropoliton, kiun la imperiestrino mem nomis “fanatikulo”. Ĉiuj mesaĝoj inter ili estis transdonataj nur en skriba formo, personaj renkontiĝoj tute ne eblis. De tempo al tempo la kontraŭstarado de la du regantoj de Siberio aspektis komike.
Foje la mitropolito komencis en la katedralo diservon honore al nomfesto de Aleksandro Nevskij kaj tuj sur la apuda placo ekis mirinda spektaklo. Antaŭ okuloj de ŝokitaj urbanoj al la katedralo marŝis la guberniestro, vestita en mantion de la ordeno de Aleksandro Nevskij, kun multnombra akompanaro en ore broditaj uniformoj. La tuta urbo hastis gapi al la unika procesio, inkluzive partoprenintojn de la diservo. La impresitaj tobolskanoj demandis unu alian: “Ĉu Salomono mem estis pli glora?” Neniu aŭskultis kantadon de la ĥorusanoj, nek mitropolitajn preĝojn kaj post la fino de la diservo la homamaso fluis sekvante la guberniestron, lasinte la mitropoliton sola kaj eĉ ne atendante la pastran benon. La gapuloj estis rekompencitaj: en tiu vespero okazis la luksa guberniestra tagmanĝo, akompanata de muziko, kanonpafado kaj bruega fusilado.

Katedralo de Sofia en Tobolsko

Similaj kazoj ripetiĝis plurfoje, por kio estis uzataj la plej neimageblaj pretekstoj. Ekzemple la mitropolito kaj la guberniestro konis enlitiĝan tempon de sia kontraŭulo. Tuj post endormiĝo de Ĉiĉerin, la sacerdoto ekveturis tra Tobolsko, do ĉiuj preĝejoj laŭvoje devis bonvenigi lin per sonorado. Siavice tuj post endormiĝo de la mitropolito, la guberniestro ekis koncerton de milita orkestro kaj foje eĉ lernopafadon – tuj ĉe la muroj de la Sofia rezidejo, kie loĝis Paŭlo Konjuskeviĉ.
Foje dum Maslenico la guberniestro faris specialan arogaĵon. Li ordonis al siaj servistoj vestiĝi kiel monaĥoj kaj viziti ĉiujn drinkejojn kaj bordelojn de Tobolsko. Oni povas imagi kiom forte tio damaĝis reputacion de la nigra frataro! Responde al tio la kolerigita mitropolito ordonis en unu el urbaj preĝejoj pentrigi sur la bildo de Lasta juĝo… la guberniestron mem. Vizitantoj diris, ke la portreto sukcesis: sur la muro videblis Deniso Ĉiĉerin en uniformo kun ordenoj, kiun kornohavaj diabloj tiris rekte al inferno, kroĉinte ĉe la dika ventrego.

Maslenico

Tamen la lastan paŝon ĉiam faris la guberniestro, inkluzive tiun ĉi historion. Post ekscii pri la venĝo de la sacerdoto, li mendis ikonon kun la sama bildo (kompreneble anstataŭiginte la ĉefan personon) kaj transdonis ĝin al preĝejo en vilaĝo Aremzjani. Oni rakontis ke la Mendelejevoj (inter ili la fama kemiisto), kiuj poste posedis lokan vitrofabrikon, devis kaŝi ĝin ĉiufoje kiam la ĉefepiskopo vizitis la vilaĝon. Tio daŭris ĝis 1848, kiam la preĝejo kaj la fabriko forbrulis dum grava incendio.

Maria Mendelejeva, patrino de la kemiisto

Fino de tiu ĉi batalo estis antaŭvidebla: la laika reganto venkis la spiritan. En 1768 la Tobolska mitropolio estis malfondita, ĝin anstataŭis la eparĥio. Paŭlo Konjuskeviĉ, kiu aktive kontraŭis la sekularigon (fakte konfiskadon) de la ekleziaj havaĵoj fare de Ekaterino la 2a, estis revokita al Sankt-Peterburgo. En la ĉefurbo oni informis lin pri transloko de Tobolsko al la Peĉerska Lavra (Monaĥejo de la Grotoj en Kievo). Pasis du jaroj kaj la sorto mem metis punkton en tiu ĉi historio: en la aĝo 65 jaroj monaĥo Paŭlo lasis tiun ĉi mondon kaj estis sepultita en la monaĥeja skripto. En Tobolsko lin anstataŭis la obeema ĉefepiskopo Varlaam, kun kiu Ĉiĉerin jam havis bonegan (kvankam ne egalrajtan) rilaton.

«Freneza virĉevalo»
Sed agema naturo de Deniso Ĉiĉerin malebligis al li iun ajn trankvilan vivon. Por li ne sufiĉis anstataŭigi la spiritan reganton, li deziris plenan kaj nedisputeblan subiĝon de la tuta pastraro. Kiel preteksto por nova atako servis misuzoj en pagado de la tiel nomata “punmono”. La ortodoksa eklezio en Rusio tiutempe estis spirita analogo de la ŝtato. La sola diferenco estis ke ĝi postulis ne pagadon de la impostoj, sed plenumadon de la ritoj. La ŝtato kontrolis agojn de la homoj, la eklezio – iliajn pensojn kaj sentojn.

Krucmarŝo dum Pasko

Malĉeesto dum konfeso kaj komunio estis punenda de ekleziuloj kaj, kiel tio ofte okazas, ĉirkaŭ la punmono formiĝis sistemo de misuzoj. Ofte kulpuloj simple pagis por eviti punon kaj pastroj alproprigis la monon sen registri ĝin. Punmono abundis, ja en Siberio loĝis miloj da malnovritanoj, kiuj malagnoskis la oficialan eklezion kaj ĝiajn ritojn, do preferis pagi al la “diabla ŝtato” ol havi kun li pekan rilaton.

Konfespreno

Post ekscii tion Ĉiĉerin indignegis. Al ĉiuj paroĥoj estis dissendita ukazo, laŭ kiu lokaj aŭtoritatoj devis samtempe kun la pastroj registri malĉeestantojn kaj sendi tiujn listojn al la gubernia kancelario por posta komparo kun la versio de la eklezia administracio. Baldaŭ la guberniestro kaj la ĉefepiskopo dronis sub lavango da paperoj, plenaj je kontraŭdiraj informoj. Datumoj de la pastroj kaj vilaĝestroj malkongruis kaj kompreni, kiu el ili eraris estis preskaŭ tute neeble. Kiel rezulto, kolektado de punmono eĉ malkreskis kaj en 1771 Ĉiĉerin ricevis la imperiestran mallaŭdon.

Sacerdoto glorigas riĉulon

La koleriĝinta guberniestro deklaris veran militon al monŝtelistoj en sutanoj kaj ekis persone revizii la gubernion. Ve al la pastroj sur lia vojo! En ĉiu vilaĝo li konfiskis ekleziajn dokumentojn kaj pastrojn fermis en karcero aŭ sendis sub eskorto al Tobolsko kun ordono: se ili ĝis nun ne faris la listojn, “teni ilin senelire en katenoj sub gardo kaj tage kaj nokte igi tion fari”.
Tamen ankaŭ tiu ĉi kampanjo ne atingis la celon. Post ekscii pri proksimiĝo de la terura estro, la pastroj simple diskuradis. Renkonte al la gubrniestro iris nuraj pastra edzino aŭ diakono, kiuj balbutis ke “la pastro forveturis al malsanaj paroĥanoj, kiam revenos – neniu scias” kaj trovi lin ne eblas, ĉar li forveturis “al ne unu loko kaj la paroĥoj etendiĝas senlime je ĉiuj direktoj”. La trompita Ĉiĉerin bolis pro kolerego, sed mankis kapo, sur kiu li povus elverŝi ĝin. Krome la arestitaj pastroj, eĉ skurĝitaj kaj ĉenitaj, ofte simple ne povis restarigi la listojn kiuj estis malobservataj dum pluraj jaroj.

Satiraĵo "Kiel la sacerdotoj popolon prirabas"

Sed la “freneza virĉevalo”, kiel ili nomis la guberniestron, povus esti kontenta, ja liaj klopodoj ne estis vanaj. La ĉefepiskopo Varlaam agnoskis ke li estas senpova, ne kontrolas situacion en la eparĥio, nek povas sin apogi sur iun, ĉar ĉiuj liaj subuloj estas “arbitruloj, kontraŭuloj kaj kovarduloj”. De tiam en Siberia gubernio restis nur unusola mastro – la guberniestro.

Savanto
Nome tiel, sen ajna ironio oni nomis Denison Ĉiĉerin eĉ post pluraj jaroj. Li vere meritis tiun titolon, ja li savis Siberion de detruado, haltiginte danĝeran malamikon, kies nomo iĝis sinonimo de la rusa ribelo, kiun Aleksandro Puŝkin nomis “sensenca kaj senkompata”. La fuĝinta kozako Emeljano Pugaĉov, kiu ŝajnigis sin esti mirakle saviĝinta Petro la 3, ribelis en septembro 1773. La kamparana milito kvazaŭ disblovata flamo en unu palpebrumo disvastiĝis tra vasta teritorio kaj baldaŭ atingis Uralon.

Emeljan Pugaĉov

Unue Ĉiĉerin ne donis specialan atenton al raportoj pri ribeluloj, nur sendis kontraŭ ili kozakan taĉmenton. Tamen la trupoj, kiujn li konsideris fidinda ŝirmilo, montris sin ne tre bone. En la unuaj bataloj kozakoj kaj rekrutitaj tataroj transiris al la ribeluloj kaj marŝis kun ili por sieĝi Ĉelabinskon kaj Ekaterinburgon. Dume la ribelula avangardo ekis laŭ landvojo al Tjumeno.
La minaco al unu el la ĉefaj urboj de la gubernio sobrigis ĝian reganton. Deniso Ĉiĉerin denove elmontras siajn administrajn kapablojn, disvolvante aktivan agadon, ĉi-foje militan. Unue li trankviligis la publikon kaj timigis la malamkion. La guberniestro deklaris ke por subpremi la ribelon al Siberia gubernio estas senditaj kvin regimentoj. Post ioma tempo li ricevis leteron de Aleksandro Bibikov, komandestro de la cara armeo. La generalo informis, ke en realo li ne povas iel helpi, sed estas “speciale kontenta” je la historio pri kvin regimentoj. La kamparanoj, li diris, “esperante pri tio restos en neŝanceligebla fideleco”.

Juĝo de kaptitoj fare de Emeljan Pugaĉov

Dume revizio de la armitaj fortoj de la gubernio rivelis bildon ne tro ĝojan. La tuta artilerio de Tjumeno kaj Tjumena distrikto konsistis el ses gisferaj kanonoj, kiuj “grave rustiĝis kaj kun grandaj kavernoj, kaj afustoj kaj radoj sub ili pro kadukeco jam tute disfalis”. Lokaj aŭtoritatoj armigis kaj tenis en batalpreta stato centojn da urbanoj, sed ĉu ili povus elteni premon de la plurmila Pugaĉov-armeo? Krome malantaŭ la dorso de loka administracio akrigis tranĉilojn (ĉi-foje rektasence) la “kvina kolono” forme de sennombraj punlaboruloj, koleraj kontraŭ ĉio kaj ĉiuj. En la nura Tobolsko troviĝis ĉirkaŭ mil bagnuloj.

Tjumeno

Oni devis agi en ĉiuj frontoj samtempe. En Tobolsko oni riparis kanonojn kaj restarigis ilin sur afustojn, renovigis termuron, purigis fosaĵon kaj deklaris elirblokadon ekde la 11a vespere. En Tjumeno la riparitaj kanonoj estis starigitaj sur sledoj kaj dismetitaj laŭ termuro apud la preĝejo de Savanto, ĉiuj vojoj al la urbo blokitaj per obstakloj el akrigitaj palisoj. En vilaĝoj oni ordonis ĉiujn vojojn trafosi, superŝuti per tero kaj starigi palisajn obstaklojn, lasinte nur unu enirejon. Certan efikon donis ankaŭ propaganda rimedo – provizora ĉesigo de impostokolektado, tiom malamata de la kamparanoj.

Emeljan Pugaĉov

Ni ne scias, ĉu helpus al la siberia guberniestro liaj kanonoj, se taĉmentoj de Pugaĉov atingus almenaŭ Tjumenon. La 22an de februaro 1774 la avangardaj grupoj de ribeluloj jam aliris vilaĝon Tugulimo kaj komendanto de Tjumeno en sia raporto malkaŝe diris, ke obstaklo starigita kontraŭ la ribeluloj estas “sufiĉe mizera” kaj en la urbo haveblas ne pli ol 50 soldatoj, pro kio “ne eblas haltigi la maliculojn sur ilia vojo kaj la urbo Tjumeno troviĝas en ekstrema danĝero de ilia invado”. Sed… la fortuno denove montris favoron al sia amato.
Baldaŭ la terura ondo ruliĝis reen. Emeljano Pugaĉov ne sukcesis okupi la sieĝitajn Ekaterinburgon, Ŝadrinskon kaj Dalmatov-monaĥejon, forlasis Ĉelabinskon kaj transiris de ofensivo al defendo. Puntaĉmentoj senditaj de Deniso Ĉiĉerin, restarigis kontrolon super la Ekaterinburga landvojo kaj sukcese purigis unu vilaĝon post alia. Kaptitajn ribelulojn atendis (laŭ elekto de senkompataj juĝistoj): mortpafado, pendumado, skurĝado kun elŝirado de nazotruoj kaj bruligo de hontigaj markoj sur vizaĝoj: Б (de la rusa бунтовщик – ribelulo), З (злодей – maliculo), И (изменник – perfidulo). Kiel videbla leciono por la popolo en multaj vilaĝoj estis starigitaj ekzekutiloj: pendumiloj, radoj por radumado, kaj pendumiloj forme de la cirila litero Г, al kiuj oni pendigis kondamniton kroĉante per hoko ĉe ripo.

Ekzekutitaj ribeluloj

Ankaŭ internaj kompliculoj estis trovitaj ĝustatempe kaj punitaj severe. Nur en Tjumeno estis arestitaj 60 ekzelitoj, kiuj interkonsentis post alveno de ribelulaj taĉmentoj buĉi lokan administracion. Multaj el ili mortis jam dum la enketado (pli ĝuste pro ĝi, ĉar turmentoj estis tro fortaj), du ĉefaj kompliculoj estis pendumitaj, la aliajn oni sendis al pli foraj punlaborejoj en Fora Oriento. Siberio paciĝis…

Patro!
“Ni ne bezonas la patron, ĉar ni havas Denison Ĉiĉerin: li instruos, sed ne igos malfeliĉulo [tiel oni nomis punlaborulojn]” tiel, laŭ atestoj de samtempuloj, karakterizis la guberniestron loĝantoj de la regiono. Malfacilas kompreni kio en tiuj ĉi vortoj rilatas al la tradicia rusa mito pri “bona” estro – “severa, sed justa” kaj kio spegulas la realon. Sed ne dubeblas ke li estis tipa reprezentanto de sia patriarkisma epoko. Ĉiĉerin preferis persone kontroli la ordon, ĉion scii, puni senkompate – sen juĝoj kaj aliaj ceremonioj – kaj rekompenci senavare.
Longan tempon post lia foriro la tobolskanoj rememoris guberniestrajn noktodeĵorojn, kiam Deniso Ĉiĉerin akompane de husaroj vizitadis suspektindajn lokojn kaj kaze de malordo tuj punis kulpulojn. En somera labortago li ŝatis veni al apudurbaj vilaĝoj kaj ve al kamparanoj, kiuj estis trovitaj senlaboraj aŭ malpuremaj. La malordemo de “frostiĝinta en sia obstineco popolo” foje tre indignigis la guberniestron. Sekve de tio aperis dekoj da ukazoj, kiuj minacis per severaj punoj eĉ kontraŭ etaj deliktoj.

Husaro

Ekzemple dismetado de sterko kaj aliaj malpuraĵoj en la urbo estis punata je la unua fojo per senkompata skurĝado kaj je la dua fojo oni skurĝegis kaj sendis al punlaborejo en Nerĉinsko. Plenumadon de tiu ĉi ukazo tage kaj nokte observis patroloj el 24 rajdantaj husaroj kaj la sama nombro de piediraj grenaderoj! Brulkapulojn konviktitaj je “rapidega veturado” la guberniestro ordonis aresti kaj sendi al la gubernia kancelario. La stokitaj surstrate brulŝtipoj estis konfiskendaj kaj transdonendaj al la hospitalo, kien oni sendis ankaŭ brutojn, vagantaj tra la urbo sen paŝtisto. Eĉ pli severe oni traktis vagohundojn: “kie ajn tiaj hundoj renkonteblas, oni ponardu ilin” ordonis Ĉiĉerin.

Tobolsko

Cetere ne pli facila estis la vivo de dupieduloj, kiuj kuraĝis malobei la guberniestrajn ukazojn. Negociston Misailov, kiu ne informis ĝustatempe policon pri alveninta gasto, li ordonis ĉeni kaj dum tri tagoj manĝigi per pano kaj akvo. Posedanton de domo, apud kiu rompis kruron en fuŝa pavimo ĉevalo de kolonelo Bulgakov, la guberniestro ordonis publike skurĝi en bazaro ĉe brua tamburado, post kio razi la kapon kaj sendi por du monatoj en punlaborejon.

Tobolsko

Rezolutajn rimedojn li aplikis kontraŭ ŝtelistoj. En unu el siaj ordonoj Deniso Ĉiĉerin insistis, ke ĉiu mastro havu en sia domo ŝarĝitan fusilon por ke li povu memstare kapti deliktulojn. Ĉe tio estis rekomendite pafi kontraŭ krurojn por deteni la krimulon kaj “danke al tio la tutan maliculan bandon kolekti”. Sed vera apogeo de lia leĝofarado iĝis ukazo de la 22a oktobro 1776. En ĝi la guberniestro ordonis… “forfrostigi blatojn” en ĉiuj manĝejoj kaj bakejoj pro alveno de frosta vetero.

Tobolskano

Sed ne hazarde la sagaca historiisto Nikolao Karamzin, profunde kompreninta la rusan karakteron, rimarkigis, ke severeco de la rusiaj leĝoj mildiĝas per nedevigeco de ties plenumo. Deniso Ĉiĉerin agnoskis amare: “ordonoj, kiujn mi faras per polico, efikas ne pli ol unu tagon…”.

Moŝtulo
Oni ne konsideru nian heroon seka pragmatikulo, fremda al vivplezuroj. Krom la ŝtataj interesoj li zorgis ankaŭ pri la siaj, ja eblecoj por tio abundis. Ĉiutage ĉe lia tablo kolektiĝis ne malpli ol 30 homoj, lia servistaro nombris 150 personojn. Konserviĝis kolorriĉaj priskriboj de guberniestraj festenoj, kiujn ĉeestis la tuta elitularo de la siberia ĉefurbo.
Ekzemple dum Maslenico li kutime sidiĝis sur grandegan, tapiŝkovritan sledon kaj akompane de uniformitaj ĉevalrajdantoj veturis laŭ stratoj de Tobolsko. Post atingi celatan domon li supreniris laŭ ŝtuparo, prenis ĉe la mano mastrinon kaj sub muziko de sekvanta lin orkestro trairis ĉiujn ĉambrojn – senĉese dancante kaj dancigante la ĉeestantojn. Post fini la “honoran rondiron”, la gaja guberniestro forkondukis kun si la mastrojn kaj veturis al sekva domo. Fine kolektiĝis grandega sledaro, kiu traveturis la tutan urbon por fine alveni la guberniestran rezidejon kie okazis grandioza festeno.

Maslenico

Popolaj onidiroj konservis amkaŭ historiojn pri aliaj, malpli honoraj agoj de la ĉiopova nobelo. La tobolska guberniestro Aleksandro Turgenev skribis duonjarcenton poste, ke Ĉiĉerin “faris terurajn barbaraĵojn” kaj nemalofte ordonis “militkaptitajn polajn konfederaciulojn kaj aliajn ekzilitojn ligi al dikaj arbotrunkoj po dekduo kaj pli… kaj forpuŝi ilin de sur kruta bordo de raveno tri aŭ du verstojn for de Tobolsko”. Cetere historiistoj ne tre emas fidi al tiaj rakontoj, bazitaj sole sur “popolaj rememoroj”, kiuj foje akiris tute fantaziajn formojn.
Iel aŭ tiel Deniso Ĉiĉerin longan tempon ĝuis preskaŭ senliman fidon de la imperiestrino. En privata korespondado kun Ekaterina la 2a ili priparolis ĉion – de la ŝtataj aferoj ĝis fasonoj de roboj kiujn portis kortegaj vantemulinoj. Signo de altega fido iĝis la imperiestra permeso eldoni surloke specialajn, siberiajn monerojn – por eviti elspezojn kaj prokrastojn, kaŭzitajn de ilia transportado el Sankt-Peterburgo al la fora gubernio.

Siberia monero

Sed nenio eternas sub la luno kaj ankaŭ tiu ĉi idilio ne estis escepto. En 1768 la registaro komencis konstrui tra Siberio ŝtatajn grenejojn – rezervajn deponejojn por eventuala malsatego. Pri postaj okazaĵoj la opinioj diverĝas. Deniso Ĉiĉerin asertis, ke asignita tiucele miliono da rubloj malsufiĉis, pro kio li devis grave (trioble) altigi la elspezojn. Oficiala enketado konfirmis lian version, pruvinte ke la mono vere estis uzita por savi la siberianojn de malsatego, sed… la iama fido de la imperiestrino jam estis nerevenigebla.

Tobolsko

Lia eksiĝopeto estis kontentigita nur en 1780, preskaŭ ses jarojn post ĝia sendo. Onidiroj rakontas pri sennombraj riĉaĵoj, kvazaŭ transportitaj de la foriranta guberniestro al sia hereda bieno. Sed pasos kvin jaroj kaj ĉiuj trezoroj de la mondo senvaloriĝos por la moŝtulo kies senkvieta animo finfine trovos ripozon – eternan ripozon…

Comments