Mi pensis ke planis ĉion bone, sed revenvoje al Havano neatendita obstaklo grave fuŝis miajn esperojn. Kiu faris tion? Usona prezidanto!
Kial Obama ne iris al Guantanamo?
Ĉe la elirejo el Meliá Varadero jam atendis nin buseto, kiu kolektis turistojn de diversaj
hoteloj por komuna transportado al Havano. Ĉiuj krom ni estis germanoj, do nin
akompanis germanlingva ĉiĉerono. Mi ne scias ĉu tio vere estis avantaĝo por la
veturantoj. La vigla junulo tuj rekonis en Lisi kubaninon kaj de tempo al tempo
transiris de la germana al la hispana por paroli kun ŝi. Tio estis amuza afero.
Li rakontis pri lokoj kiujn ni preterpasas, foje en la hispana, do Lisi
komprenis la sencon kaj nur malkontente svingis la kapon. “Terure, kion li
diras! Li estas tute malpreta por sia tasko. Se mi estus lia ĉefo...”. Jen kaj
jen li turnis sin al ni. “De kiu parto vi estas? Ĉu Guantanamo? Mi ŝatas la
Orienton, ĉar orientanoj estas pli simplaj kaj honestaj personoj ol la
okcidentanoj” (tion Lisita volonte konfirmis).
Post rakonti pri la urbo Varadero li denove turniĝis: “Ha-ha, oni diras
ke Varadero estas malferma urbo. Jes, por eksterlandanoj! Sed se venos kubano,
li paŝos nur du blokojn kaj polico haltigos lin por kontroli la dokumentojn kaj
demandi, kion li faras ĉi tie”.
Fine li evidente laciĝis je babilado kaj decidis plezurigi la klientojn
alimaniere. “Ĉu vi volas aŭskulti germanajn kantojn?” – “Neeee!!!” eĥis la
salono. “Gut, sehr gut!” ridetis la junulo. Post kelkaj sekundoj el televidilo
verŝiĝis germanaj kantoj – kun subtekstoj. La kompatindaj germanoj ĝuis silente.
Neatendita halto
Origine ni planis atingi Havanon je la 5a, enhejmiĝi ĉe Salvador, frato
de Lisi kiu jam gastigis nin en nvembro, kaj iom promeni tra la urbo. Sed plenumiĝis
nur la unua punkto de tiu ĉi plano. Je la 6a ni atingis Havanon kaj... haltis.
Post dekminuta atendado mi elrigardis eksteren kaj vidis amason da aŭtoj kaj
busoj stari senmove. Jen policanoj deĵoras. Kio okazas? “Obama estas en la
Malnova Havano. Neniu moviĝos ĝis li lasos la katedralon”.
Diable! Mi estis tre kolera! Kial mi ĉiam samtempiĝas kun la ŝtatestraj
vizitoj? Mi vizitis Vjetnamion kun Putin en 2013, li preskaŭ samtage venis al
Argentino, sed kial la usona prezidanto nun postsekvas min? Mi sciis pri la
venonta vizito, do planis foriri pli frue, ĉar mi imagas kio okazas en la
ĉefurbo akceptanta la ŝtatestron. Sed ĉio vanis, ni venis samtempe. “Kion li
faras ĉi tie, en Havano?” demandis mi Lisi. “Kial li ne iris al Guantanamo, kie
troviĝas lia militbazo?” La knabino nun ridetis trankvile. Kubanoj kutimas
atendi.
Ni ekmoviĝis denove nur je la 8-30. Jam tute malhelis. Trafikŝtopiĝo
estis nekuime granda por la senaŭta kuba ĉefurbo. Subite Lisita eksaltis: “Tio
estas kvartalo de Salvador! Ni eliru ĉi tie”. Post minuto ni jam lamis tra
mallumo laŭ disbatitaj trotuaroj de Alta Habana. Mi speciale ĝuis la promenadon
kun granda valizo, kies radetoj apenaŭ trovis eĉ kelkajn ebenajn centimetrojn,
kaj grandega sako de Lisi, kiu ŝajne enhavis la tutan knabinan vestaron.
Feliĉe baldaŭ ŝi haltetis kaj ĝoje svingis la manon al iu fora silueto:
“Jen iras Salvador, li renkontos nin”. La brava fortikulo ĉarme ridetis, facile
ĵetis mian valizon surŝultren kaj nia triopo ektrotis pli rapide.
Domo de Salvador
En la domo de Salvador nin renkontis liaj edzino kaj adoleska filino kun
sia fianĉo. Baldaŭ ĉiuj foriris kaj la mastro direktiĝis al la kuirejo. De
antaŭlonge mi ne vespermanĝis meznokte. Sed la manĝo estis bongusta kaj tipe
kuba – rizo kun kokaĵo. Kion ni faris poste? Falis en liton kaj malaperis.
Ni vekiĝis malfrue, kiam la suno jam brilis alte kaj Salvador promenis
antaŭ la domo babilante kun najbaroj. Post aŭdi nin ellitiĝi li eniris la
ĉambron kun... botelo da vodko Beluga enmane. Temis pri mia hieraŭa donaco,
promesita post nia novembra drinkado en “Nazdarovie!” Li aspektis iom ĝenita:
“Stano, mi sentas min malbone, ĉar hieraŭ mi eĉ ne malfermis vian donacon. Ĉu
ni komencu nun?” Mi estis ŝokita. Ĉu vodkon? Matene? Antaŭ matenmanĝi? Tio
estas tro eĉ por ruso. “Ne zorgu! En Kubo neniu konsideras la horon. Matene,
tage, vespere – plej gravas, ĉu vi havas emon aŭ ne. Ĉu?” Mi ne povis rezisti.
Kun gajaj tostoj Beluga komencis sian mallongan promenadon tra la domo de
Salvador, lia korto ktp. Feliĉe en Kubo najbaroj ĉiam apudas.
Venis nia taksiisto Pepe. Ĉu ni havas tempon iom promeni tra la urbo? “Karaj,
memoru – Obama estas en la urbo, do neniu povas garantii ion. Mi konsilus al vi
tuj veturi al la flughaveno”. Ni aprobis. La aŭto haltis iom for, en korto de
iu domo – Pepe taksiis neoficiale, do ne volis havi problemojn kun la
flughavena “mafio”.
Du horoj en la
flughaveno traflugis rapide. Ni babilis, trinkis kafon kaj bieron, kaj simple
silentis. Jen la lasta kontrollinio. Kun ĉiu paŝo miaj geamikoj iĝas pli foraj,
sed ili plu mansvingas al mi. Kiam mi revenos? Mi ne scias ankoraŭ. Sed mi
certas, ke ni renkontiĝos denove tre baldaŭ kaj jam ne nepre en Kubo.
Comments
Post a Comment