El Cobre kaj Santa Ifigenia

Kial mi, ateisto ĝisosta, vizitis en unu tagon preĝejon kaj tombejon? Ĉar temis pri du vere majestaj lokoj, kiujn mi konsideras inter la plej vizitindaj kulturaĵoj de Kubo.

El Cobre
La unua loko al kiu ni decidis veturi matene estis la katedralo El Cobre. Tiu ĉi preĝejo kies plena nomo en la hispana estas Basilica de Nuestra Señora del Cobre estas konsiderata inter la plej belaj vizitindaĵoj de Kubo. Mi povas konfirmi tion tutkore.



Sian nomon ĝi ŝuldas al loka vilaĝo, kiu aperis en la 1530-aj jaroj post eltrovo de la minejoj de kupro (cobre). Por ekspluati ilin oni alportis milojn da afrikaj sklavoj, do krom la mincentro El Cobre iĝis ankaŭ la sklavkomerca ĉefurbo. 



Sed la pleja famo venis al tiu ĉi loko poste kaj tute pro aliaj aferoj. Laŭ legendo en 1612 aŭ 1613 tri fiŝistoj vidis en golfo de Nipe la Virgulinon Maria kun infano Jesuo sur la brakoj. Poste ŝi transformiĝis al nigra ligna statueto, najlita al flosanta trabo kun surskribo: “Mi estas la Virgulino de Karitato”.



La fiŝistoj alportis ĝin al la vilaĝo, kie lokanoj konstruis por ĝi kabanon. Iom post iom la Sankta Virgulino de Karitato famiĝis tra la regiono, formiĝis adoraj ritoj, en kiuj intermiksiĝis kristanaj kaj afrikaj elementoj, spegulante plurkoloran buntecon de la naskiĝanta kuba nacio. 



Por adeptoj de santerio ŝi estas kvazaŭ alia vizaĝo de Oŝuno – nigra diino, kiu ĉiam aperas en flavaj vestoj kaj estas festata la 8an de septembro. Menciindas ke la fiŝistoj estis sklavoj – du fratoj-indianoj Juan kaj Rodrigo de Hoyos, kaj dekjara nigrulo Juan Moreno. Ili ĉiuj laboris en la kuprominejo, fermota en 1807, kaj nun estas konataj en Kubo kiel “la tri Johanoj”.



La kabanon, en kiu okazis pluraj mirakloj, sekvis preĝejo kaj en 1916 la Sankta Virgulino de Karitato estis oficiale deklarita aŭspicianto de la lando, kion konfirmis papo Benedikto la 15a. La nuna baziliko estis konstruita en 1927 sur bela monteto, majesta kaj brila. 



En 1998 ĝin denove sanktigis papo Johano Paŭlo la 2a dum sia fama vizito al Kubo. Papo Benedikto la 16a honorigis ĝin en 2012 per sia premio Ora Rozo de Kristanismo. Papo Francisco, vizitinta la insulon en septembro 2015, honore al ĝi deklaris la Jaron de Mizrekordo.



La baziliko troviĝas 16 km okcidente de la urbo, do ni atingis ĝin per taksio. 



Longaj vicoj de suvenirbudoj. Policanoj deĵoras ĉe la enirvojo. 



Lisi aĉetis florkronon kaj ni iris internen. “Ĉu vi estas kristanino?” miris mi. “Ne, mi eĉ ne estas baptita. Sed tio estas tradicio” klarigis la knabino kaj metis la florojn apud la altaro.



La baziliko interne estis same belega kiel interne – hela, brila kaj perfekte prizorgata. 



Vizitantoj svarmis, multaj fotis kaj filmis kaj neniu skrupulis rilate la vestojn, do mallonga jupeto de Lisi ĝenis neniun. 



La homoj interne ne aspektis speciale fervoraj, sed post la fino de la diservo viciĝis por ricevi benon de la pastro.



Iuj plenigis botelojn per sankta akvo. 





Aliaj skribis sur paperetoj promesojn, plenumotajn kaze de mirinda resaniĝo. 





Sur muro super iliaj kapoj pendis multnombraj apogbastonoj kaj protezoj, ne plu bezonataj al la homoj kiujn la Virgulino jam kuracis. 



Ne tre for staris vitroŝrankoj kun donacoj de sukcesaj sportistoj. 



T-ĉemizoj kun personaj nomoj, basbalaj batiloj kaj pilkoj, premioj diversspecaj – ĉion ĉi ili donacis al la Dipatrino, kiu ebligis iliajn venkojn. 





Oni diras ke ĉi tie troviĝas ankaŭ la Nobel-premia medalo de Ernest Hemingway, sed mi ne rimarkis ĝin. 



La enirejon ornamas du bustoj: de la pastro Félix Varela (1788-1853), verkisto kaj intelektulo, konsiderata unu el la forĝistoj de la kuba nacio kaj tiu de la papo Johano Paŭlo la 2a, vizitinta la preĝejon la 24an de januaro 1998.



Antaŭ nia foriro en la pordego aperis grupo da kredantoj, gvidata de la pastro laŭtleganta preĝon el sia libro. 



Ni forlasis la ejon por ĝui ĉirkaŭajn pejzaĝojn, vere belegajn.



La fina aventuro atendis nin post dek minutoj, kiam ni jam ekveturis en taksio. La policano antaŭe indiferente gapanta al la montoj subite levis la manon kaj haltigis la aŭton. Kio okazas? Ĉu mi devas klarigi ion? “Ne. Sidu interne kaj faru nenion” diris Lisi. La interparolo de la ŝoforo kaj la policano daŭris almenaŭ kvaronhoron. Apude videblis interesa skulptaĵo. Ĉu mi almenaŭ uzos la paŭzon por foti? “Ne, Stano! Vi devas sidi ĉi tie!” premis mian manon Lisita.



La taksiisto revenis malkontenta kaj grumblis ion. “La policano diris, ke li bezonas specialan permesilon por transporti turistojn, des pli kun kubaninoj. La ŝoforo klopodis senkulpigi sin, li eĉ diris ke ni estas geedzoj, sed ĉio estis vane. Poste li devos viziti la policejon por plua pritraktado de la afero” klarigis la knabino. 



“Sed kial polico haltigas nin, se en Havano centoj da chicas promenas laŭ Malecón kaj tute senĝene sin trudas al eksterlandanoj? Mi ne povas kompreni!” mi denove naive miregis al la logiko de la kubaj aŭtoritatoj. “Ne zorgu. Mi mem loĝas ĉi tie kaj komprenas nenion” trankvile resumis Lisi.

Tombejo de Santa Ifigenia
Kiam infano mi ĉiam vagadis en tombejoj, esplorante la plej forajn angulojn, legante duone forviŝitajn surskribojn kaj gapante al malnovaj tombomonumentoj. Dum la unua vojaĝo al Havano mi ne havis tempon por viziti la faman tombejon de Kristoforo Kolumbo, sed ĉi-foje mi profitis la okazon por veni al Cementerio Santa Ifigenia, kiu sekvas ĝin laŭ grandeco kaj historia graveco.



Tio estas vera urbo de la mortintoj – kun laŭregulaj stratoj, vojmontriloj kaj belegaj konstruaĵoj. 



Ĉio estas perfekte prizorgata, vizitantoj malmultas. Longaj vicoj de la monumentoj el blanka marmoro malaperas en la horizonto. 



Plejparte temas pri famaj politikistoj, revoluiculoj, komercistoj, artistoj kaj militistoj. 




La lastaj evidente plej gravas (kiel ĉie en Kubo), do iliaj tomboj aspektas majeste. 



Rimarkindas pluraj tomboj de la familianoj Bacardi





Tomboj de la naciaj herooj estas elstarigitaj per la kuba flago – kiel tiu de Maria Grajales, patrino de Antonio Maceo.



Mian atenton kaptis tombo de Compay Segundo (la Dua Kamarado) kun bareliefo forme de gitaro ĉirkaŭita de floroj kaj surskribo sube: “La floroj de la vivo”. Temas pri la fama kuba gitaristo kiu ludis la faritan de li mem sepkordan gitaron kaj kantis siajn kantojn kadre de la duopo “Los Compadres” (La kamaradoj), fondita de li en 1948 kune kun Lorenzo Hierrezuelo. La duopo disiĝis post sep jaroj, sed la kromnomo jam tiom forte algluiĝis al la artisto, ke li portis ĝin ĝis la fino de sia longega vivo.



La populara en Kubo, sed apenaŭ konata eksterlande li famiĝis en 1997 poste aperi en dokumenta filmo “Buena Vista Social Club” kies titolo estas prenita de lia muzikalbumo, eldonita samjare. La 90-jara stelulo apenaŭ ŝanĝis post tio sian vivon. Li plu fumis cigarojn, drinkis rumon kaj muzikumis. Li mortis post kvin jaroj en Usono.



Sed la plej prestiĝaj lokoj estas okupitaj de la militistoj kaj politikistoj. Longa muro prezentas portretojn de soldatoj-internaciistoj – kubanoj, kiuj pereis en Angolo, Etiopio kaj aliaj foraj landoj, batalante por ties libereco.



Elstaras la tombo de Tomás Estrada Palma, la unua prezidanto de Kubo. Li regis la landon dum kvar jaroj kaj estis reelektita en 1906, sed post protestoj de la opozicio kaj akuzoj pri balotfraŭdoj li preferis alvoki helpon de Usono, kio sekvigis la duan okupacion de Kubo, finiĝintan nur en 1909 – unu jaron post la morto de la eks-prezidanto en Santiago de Kubo. Lia monumento, starigita en la Avenuo de la prezidantoj en Havano, estis detruita post la Kastrisma revolucio, eventuale pro liaj fortaj ligoj al Usono. Tamen la tombo konserviĝis kaj estas bone prizorgata.



Ni restis en la tombejo sufiĉe longe, do havis eblecon observi la plej imponan ŝtatan ceremonion en tiu ĉi parto de la lando – ŝanĝon de la honora gardistaro ĉe la tombo de José Marti. La animo de la sendependiga movado, li ne nur verkis eseojn kaj poemojn, instigante la samlandanojn al la ribelo, sed ankaŭ persone partoprenis la liberigan militon.



Li pereis en la batalo ĉe Dos Ríos la 19an de majo 1895, malpli ol tri monatojn post la komenco de la Sendependiga milito kaj nur unu monaton post sia reveno al Kubo. La kuraĝa kaj sentima, li kun sia adjutanto restis solaj ĉe la pozicioj, lasitaj de la retiriĝantaj ribeluloj kaj trafis hispanan embuskon. Trafita de tri salvoj José Marti mortis surloke. 



La hispanaj soldatoj prenis la aĵojn de la mortinto kaj enterigis lin proksime de la batalkampo. Post la rekono oni eltombigis lin. Pasis kelkaj en- kaj elterigoj antaŭ la nacia heroo de Kubo trovis sian eternan ripozon en Santa Ifigenia.



Nun liaj restaĵoj kuŝas en la impona konstruaĵo, kovritaj de la nacia flago. Apud la enirejo staras du gardistoj en paradaj uniformoj kun fusiloj alte levitaj. Ĉiun duonhoron okazas la solena ŝanĝo. 



Mi filmis ĉion, same kiel aro da gapuloj, ĉefe turistoj, kiuj kolektiĝis tiuhore apud la tombo. Du soldatoj eliris malgrandan konstruaĵon proksimume ducent metrojn for kaj malrapide marŝis rekten, poste turnis sin dekstren kaj fine atingis la kripton.



Nun ie apude sub granda ŝtono, simbolanta grajnon, kuŝas la cindro de Fidel Castro. Sed pri tio mi skribos alifoje, post reveni al Santiago de Kubo.

Comments