Ĝis revido, Havano!

“Ĉi-nokte vi ne dormos!” deklaris Lisi firmavoĉe. Ĉu vere? Estis jam la 9a vespere. “Kompreneble! Ja tio estas via lasta nokto en Havano. Ĉu vi planas dormi? Ne povos esti! Ni iros festeni”. Mi obeis senproteste.

La lasta nokto en Havano
Lisi diris ke ni ambaŭ konas la urbon ne tre bone, do telefonis al la frato Salvador kaj petis ke li akompanu nin. Sed evidentiĝis ke ankaŭ li ne tre bone konas lokajn amuzejojn, do komenco estis hazarda kaj ne tre sukcesa. Ni iris al iu noktoklubo en la Strato 23, sed mi tuj dubis ke tio estis bona ideo. Malvasta subterejo, mallumo, laŭta muziko, neniu dancas dum drinkaĵoj estas banalaj kaj multekostaj. Ni drinkis po unu biero kaj mi proponis preni ion pli seriozan, eble “Havana Club” maljunan. “Añejo?!” en rigardo de Salvador ekbrilis estimo. Li paŝis al verŝotablo, sed revenis triste svingante la kapon. “Ili havas ĝin, sed la prezo estas terura”.



Por savi la vesperon mi proponis ŝanĝi nian planon kaj iri al... la rusa restoracio. Lisi ridis, Salvador miris, sed ambaŭ aprobis. Post sufiĉe longa piediro ni fine atingis la lokon kaj sidiĝis sur la sama balkono. Iu saĝulo diris: “Neniam revenu al la loko, kie vi estis feliĉa”. Tio estas vere saĝaj vortoj, ĉar (plej ofte) vi neniam estos same feliĉa denove, nur perdos la tempon kaj fuŝos bonajn rememorojn. Sed mi riskis kaj plejparte sukcesis, kvankam nur parte.



La manĝaĵoj estis same bonaj kaj mirindaj por mia nova amiko. Vodko, unuafoje gustumita, ŝajnis al li tro malforta. “Ĝi ne estas kiel tekilo, kiu bruligas la gorĝon, unue mi pensis ke tio estas nura akvo” konstatis la spertulo. “Memoru ke vi drinkas kun la ebriulo!” avertis min Lisi kun rido. Senprobleme, mi ĝuis la akompanon. Pladoj sekvis unu la alian. Mi mendis po unu glaso da “Stoliĉnaja” (eo: La ĉefurba), sed miaj amikoj unuvoĉe konfirmis ke “Beluga” estas pli bona. La sola afero kiu iom fuŝis la vesperon estis kelnero.



Li nomiĝas Aleksandro, almenaŭ tiel vokis lin administranto post vidi mian rusan vizaĝon. Li estis kubano kaj parolis la rusan sufiĉe bone, sed estis tre malafabla kaj nebonvenema kvazaŭ antaŭ ni staris ne simpla servisto, sed nobelulo kiun oni perforte igis okupiĝi pri tiu malhonora metio. Mi ne esprimis mian malkontenton, ĉar mi apenaŭ sukcesus interkompreniĝi kun la administranto kaj krome mi tute ne deziris fuŝi la vesperon por miaj geamikoj, kiuj videble ĝuis ĝin. Meznokte ni forlasis la jam fermiĝantan restoracion kaj marŝis hejmen.



Laŭvoje renkontiĝis iu meksika restoracio, ankoraŭ funkcianta. “Ĉi tie certe haveblas tekilo...” penseme rimarkigis Salvador. Ni pruvis lian pravecon eksperimente. Maljuna ĉefkuiristo instruis al ni tekilodrinkadon: “Mordi, leki, drinki”. Ripetinda afero. “Sen limeo ĝi estas pli forta. Provu!”
Kiam ni proksimiĝis al la domo la urbo jam dronis en mallumo. Iu homo paŝis al ni el obskuro. Ho, tio estis nia taksiisto malnova! “Mi vidis miajn klientojn kaj decidis saluti ilin”. La stratoj malplenis. Iuj ombroj glitis senbrue de unu pordo al alia. Ni atentis neniun. La varma adiaŭo kun Salvador. “Kiam vi revenos, Stano?” Espereble en marto. Neniu jam dubis ke la reveno okazos, eĉ mi mem. “Mi lernos Esperanton por paroli kun vi”. Bone, mi lernos la hispanan.
Mi vekiĝis frue por akompani Lisi al la busstacio. Ni venis tre malfrue, do ŝi jam preskaŭ tute perdis la esperon, sed lastmomente enbusiĝis. Ŝi ĵetis al mi la lastan tristan rigardon kaj malaperis en la homplena buso.



Post kelkaj horoj mi mem atingis alian forirejon – la flughavenon de José Martí. La taksiisto prenis 30 CUC senemocie kaj fordonis al mi la valizon, kvazaŭ forgesinte pri redonendaj 6 CUC. Mi ne insistis. Por kio? Finiĝis unu el la plej brilaj vojaĝoj en mia vivo kaj mi ne deziris okupiĝi pri tiomaj bagateloj. La lastajn 10 CUC mu uzis por aĉeti kafopakaĵojn. Mi serĉis muzikdiskojn kun regetono, sed mankis melodioj kiujn mi tiom ŝatis en la valo Viñales. Aŭ ĉu mankis mi mem, kia mi estis en tiu nokto?
La forfluga halo estis amuze eta, kun tre malmultaj vendejoj kaj dormeme indiferentaj vendistoj. Turistoj plenigis korbojn per cigaroj kaj rumboteloj. Sur muro pendis ŝildoj kun la nomoj de la urboj, kien direktiĝas internaciaj flugoj. Ili ne estis multnombraj, do mi rapide trovis mian cellokon – Moscú.



Stranga skulptaĵo de vojaĝanto pensigis min. Ĉu tiel aspektos mi post 30 jaroj? Freneza vagabondo ĉiam serĉanta ion en foraj landoj. 




Ne gravas. Mi estis feliĉa en Kubo kaj mi riskos reveni.

Comments